La Princino Bienistino. Cuento infantil en video, con notas y comentarios.

La compañía BookBox Inc., que produce cuentos infantiles para dispositivos móviles en formado de video, ha producido excelentes cuentos en esperanto con subtítulos. A continuación te presento el cuento La Princino Bienistino, que podrás ver y escuchar en video, y luego estudiar en texto con notas y comentarios.
  1. El cuento de BookBox en video.
  2. El texto del cuento.
  3. Vocabulario.
  4. Comentario sobre gramática y otros.


La Princino Bienistino

Fabelo de la Bhila popolo

Kansari estis la filino de potenca reĝo. Kvankam ŝi estis princino, ŝi ĉiam revis iĝi bienistino ekde kiam ŝi estis infano. Tio kolerigis ŝian patron, kaj kiam ŝi plenkreskis, ŝia patro ordonis ŝin forlasi la palacon. 

"Mi volas ke vi spertu kiom malfacila estas la vivo ekster la palaco.

Nur tiam vi komprenos", li diris kolere.

Do Kansari pakis la semojn kiujn ŝi kolektadis dum sia tuta infaneco, kaj foriris por vivi en la arbaro. Ŝi konstruis malgrandan kabanon kaj komencis planti semojn en la apuda kampo. Estis malfacila laboro, sed Kansari estis helpata de siaj tri novaj amikoj: kato, papago kaj araneo.

La kato ĉasis ratojn en la kampo. La araneo prizorgis la kabanon. La papago flugis tra la tuta regno kaj raportis la plej freŝajn novaĵojn. Ili ĉiuj fariĝis bonaj amikoj kaj kune vivis feliĉe.

Ne estis longe ĝis ĉiuj en la regno priparolis la abundan bienon de Kansari. Tio furiozigis la reĝon kaj li iris al Indra, la reĝo de la dioj. La reĝo petis, ke Indra helpu lin, ĉar li volis instrui lecionon al Kansari.

"Mi prizorgos la aferon. Mi sendos trosekecon. Ĉiuj kultivaĵoj elsekiĝos kaj mortos!", diris Indra.

La papago aŭdis tion kaj rapide rakontis ĉion al Kansari. Kansari kaj ŝiaj amikoj tiam movis siajn kultivaĵojn al malseka fluejo de la rivero. Kiam la trosekeco okazis, ĉiuj kultivaĵoj en la regno elsekiĝis, sed la kultivaĵoj de Kansari postvivis.

Indra vidis tion kaj gratis sian kapon.

"Mi sendos inundon. Tio haltigus Kansari", li diris.

Sed denove la papago aŭdis kion Indra diris. Tiam, Kansari, kune kun ŝiaj amikoj, plantis kreskaĵojn sur la deklivo de monteto. Kiam venis la diluvo, ĝi dronigis ĉiujn kultivaĵojn en la regno. La kultivaĵoj de Kansari estis la solaj kiuj postvivis, ĉar la troa akvo simple fluis suben.

"Mi sendos centojn da ratojn!", decidis Indra.

Sed la papago informis la katon pri la plano de Indra.

"Bonege! Mi vokos miajn kat-amikojn por ĝui festenon!", ronronis la kato.

Baldaŭ la katoj manĝis ĉiun raton en la kampo. Nun Indra estis je la fino de sia pacienco.

"Mi sendos birdojn! Ŝi ne povas savi siajn kultivaĵojn de birdoj!", li diris.

Sed la araneo vokis siajn araneo-amikojn kaj ili teksis gluecajn araneaĵojn super la kultivaĵoj. Kiam la birdoj atakis la kultivaĵojn, ili estis kaptitaj en la gluecaj retoj. La kultivaĵoj estis savitaj denove.

Sed nun la reĝo havis pli grandajn problemojn. La trosekeco kaj la inundo detruis ĉiujn kultivaĵojn en la regno. La popolo estis malsata.

La reĝo iris al Indra por peti helpon.

"Vi ne bezonas mian helpon. Via filino Kansari jam manĝigas la popolon!", diris Indra.

Li gvidis la reĝon al la arbaro. Tie li vidis Kansari kaj ŝiajn amikojn donantajn sakojn da greno al ĉiuj. La reĝo hontis pro siaj agoj, kaj fieriĝis pro sia filino.

"Estas pli noblaj aferoj ol vivi en palaco. Ĉu vi ne konsentas?", demandis Indra.

La reĝo petegis pardonon de sia filino kaj postulis ke ŝi revenu al la palaco. Ŝi pardonis sian patron sed ne reiris al la palaco; ŝi restis en sia kabano apud la kampoj, kaj vivis feliĉe kun siaj amikoj.

Kansari iĝis konata kiel la Princino Bienistino.

Vocabulario (en esperanto y en español)

Lea este vocabulario en esperanto para que aprenda las palabras y sus definiciones en el idioma. Esto ayuda a pensar en esperanto. La traducción en español es sólo para ayudar y evitar confusión sobre la definición dada. La raíz y la terminación se separan con el símbolo -. Por ejemplo: bien-o, bien- es la raíz, y -o es la terminación.

bien-o. Kampara posedaĵo, kun la agroj, domoj ktp dependantaj de ĝi.

bien-o. Propiedad en el campo, con sembradíos, casas, etc, dependientes de ella.

bienisto es la persona que se encarga de la propiedad. El femenino es bienistino.

regn-o. Ĉiu el la suverenaj politikaj unuoj (nazia Germanio, 1933—1945). Regiono, kie suverenas ia gento, ia principo ks. Unu el la tri ĝeneralaj fakoj de la naturo: la animala, vegetaĵa k minerala regnoj. Sistematika unuo (regnum), ampleksanta parencajn filumojn, kun rango supera al filumo k malsupera al dominio.

reg-o. Cada una de las unidades políticas soberanas (por ejemplo, la Alemania nazi de 1933 a 1945). Región donde es soberano un pueblo, un principio y similar. Una de las tres divisiones generales de la naturaleza: el reino animal, el vegetal y el mineral. En biología, unidad sistemática (regnum) que se amplía hacia los fila relacionados con rango superior al filum e inferior al dominio.

kaban-o. Tre simpla dometo, konstruita el krudaj, ne ĉiam fortikaj materialoj, k uzata kiel provizora aŭ konstanta loĝejo.

kaban-o. Casita muy simple, construida con materiales naturales y no siempre fuertes, y usada como residencia provisoria o constante.

papag-o. Tropika birdo kun hoka beko k kun ĝenerale okulfrape k diverse koloraj plumoj.

papag-o. Pájaro tropical con pico en forma de gancho y con plumas de diversos colores generalmente vistosos.

arane-o. Genro de artropodoj el la klaso de araneoidoj, kiuj teksas reton el tre maldikaj, parte gluecaj fadenoj, per kiu ili kaptas insektojn kc.

arane-o. Género de artrópodos de la clase de arácnidos, que tejen una red de hilos muy finos y en parte pegajosos, por medio de los cuales atrapan insectos y otros.

kultiv-aĵ-o. Sembradío, campo cultivado. Cosa sembrada.

inund-i. Kovri per nenormala superfluo da akvo.

inund-i. Cubrir por un exceso no normal de agua.

inund-o. Inundación.

kresk-aĵ-o. Vegetal, planta, cosa que crece.

diluv-o. La legenda inundego, kiun la bibliaj kompilistoj interpretis kiel intervenon de la dia justeco por pereigi la tutan pekan homaron k savi la diotiman Noa k lian familion.

diluv-o. Gran inundación legendaria que los compiladores de la Biblia interpretaron como una intervención de la justicia divina para destruir a la humanidad pecadora y salvar a Noé y su familia, quienes tenían temor a dios.

festen-i. Partopreni en festa manĝo, luksa k abunda.

festen-i. Participar en una comida festiva, lujosa y abundante.

festen-o. Ago festeni k enhavo de tia manĝo.

festen-o. Acción de festeni y el contenido de tal comida. gren-o.

Planto (ĝenerale el poacoj), kies grajnoj estas mueleblaj k ofte uzataj por fari farunon. Grajnoj de tiuj plantoj. gren-o.

Planta (generalmente de las gramíneas) cuyos granos se pueden moler y son usados frecuentemente para hacer harina. Los granos de tales plantas.

Comentarios sobre gramática y otros

En este cuento podemos encontrar algunos de los rasgos típicos del esperanto. Podemos ver por ejemplo el uso del sufijo iĝ como verbo en la expresión iĝi bienistino: "hacerse propietaria de una granja". También lo vemos en su rol tradicional de sufijo en el verbo fariĝi (far-iĝ-i): Ili ĉiuj fariĝis bonaj amikoj (todos ellos se hicieron buenos amigos). Se podría decir que la diferencia entre iĝi y fariĝi es que el primero es más bien "convertirse en", y el segundo es "hacerse". Otro rasgo es poner ciertos elementos como prefijos en determinadas palabras, como en la palabra plekreski (plen-kresk-i). Esto es como decir "plene kreski", crecer plenamente, totalmente. Esta expresión se usa para referirse a personas adultas. Los verbos prizorgi (pri-zorg-i) y priparoli (pri-parol-i) que tienen la preposición pri delante, significan "ocuparse de, encargarse de", el primero, y "hablar de, hablar sobre", el segundo.

Vemos el sufijo ig en algunos verbos, como en "tio furiozigis la reĝon", "eso hizo enfurecer al rey" o "eso encolerizó al rey", y en "manĝigas la popolon", "hacer comer al pueblo". Furiozigi (furioz-ig-i), manĝigi (mang-ig-i). Cuando se usan estas formas se usa también el acusativo, como puede verse en los ejemplos. Algunos adverbios también se ponen al principio de una palabra, como prefijos, para completar la idea de la palabra, como en trosekeco (tro-sek-ec-o), donde el adverbio tro (demasiado) se usa para expresar la idea de sequía. Seka significa seco, seca; sekeco significa sequedad; trosekeco significa demasiada sequedad, sequía. Tro con la terminación a se puede usar como un adjetivo, como en la expresión "troa akvo" (demasiada agua, exceso de agua). La preposición el se usa también como prefijo para indicar que la idea expresada por la palabra se ha llevada hasta el extremo o se ha realizado completamente, como en la palabra elsekiĝi (el-sek-iĝ-i): secarse completamente. Sekiĝi es secarse, elsekiĝi es secarse completamente, secarse hasta el final. Este uso de el lo encontramos también en muchas otras palabras.

Vemos que el sufijo aĵ se usa también frecuentemente: novaĵo (nov-aĵ-o, noticia), kultivaĵo (kultiv-aĵ-o, sembradío), kreskaĵo (kresk-aĵ-o, vegetación, cosa que crece).