Lección 7








***

EJERCICIOS ADICIONALES

Extractos de los ejercicios de la Ekzercaro del libro Fundamento de Esperanto.

EJERCICIO DE LECTURA DE ORACIONES Y VOCABULARIO

Lea las siguientes oraciones, poniendo cuidado en la pronunciación. Luego lea el glosario para aprender el significado de cada palabra. Recuerde imaginar el significado en su mente, repitiendo la palabra en esperanto. Esto es pensar en esperanto.

TERCERA PARTE DEL CUENTO "LA FEINO"

§ 15.

La feino (Daŭrigo).

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono."

fonto: fuente.
riĉa: rico, rica.
viro: hombre.
volonte: de buena gana.
tuj: inmediatamente.
lavi: lavar.
sub: debajo de.
teni: tener asido.
oportuna: oportuno, oportuna.
trankvila: tranquilo, tranquila.
soifi: tener sed.
donaci: regalar.
preni: tomar, coger.
formo: forma.
vilaĝo: pueblo.
ĝentila: gentil.
ĉe: en, en casa de.

§ 16.

Mi legas. - Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"). - Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. - La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tablo. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. - La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. - La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. - Knabo, vi estas neĝentila. - Sinjoro, vi estas neĝentila. - Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela. - Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - En la vintro oni hejtas la fornojn. - Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

CUARTA PARTE DEL CUENTO "LA FEINO"

§ 17.

La feino (Daŭrigo).

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun grandega miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile."

insulti: insultar.
kial: por qué.
frue: temprano.
pardoni: perdonar.
longa: largo, larga.
salti: saltar.
perlo: perla.
granda: grande.
diamanto: diamante.
miri: admirar.
ŝajni: aparentar.
nomi: llamar, nombrar.
naiva: ingenuo, ingenua.
okazi: ocurrir.
dum: durante.
sendi: enviar.
kapabla: capaz.

EJERCICIOS CON EL ACUSATIVO

§ 18.

Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaŭ vespere. - Mi rakontos al vi historion. - Ĉu
vi diros al mi la veron? - La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. - Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. - Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. - La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

kuri: correr.
vespero: tarde (final del día).
ĉu: acaso.
edzo: esposo.
montri: mostrar.
nova: nuevo, nueva.
vesti: vestir.
mem: mismo, misma.
zorgi: cuidar de, ocuparse de.
gardi: guardar, proteger.
gasto: huésped.
akompani: acompañar.
ĝis: hasta.
serĉi: buscar.
pupo: muñeco, muñeca.
forgesi: olvidar.
facila: fácil.