Lección 19









***

EJERCICIOS ADICIONALES

Extractos de los ejercicios de la Ekzercaro del libro Fundamento de Esperanto.

EJERCICIO DE LECTURA DE ORACIONES Y VOCABULARIO

Lea las siguientes oraciones, poniendo cuidado en la pronunciación. Luego lea el glosario para aprender el significado de cada palabra. Recuerde imaginar el significado en su mente, repitiendo la palabra en esperanto. 

§ 39.

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. - Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. - Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. - En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. - Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. - Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. - Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! - La junulo aliĝis al nia militisttaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.

koto: barro.
broso: cepillo.
ruĝa: rojo, roja.
honti: avergonzarse.
solena: solemne.
infekti: infectar.
printempo: primavera.
relo: raíl.
rado: ruedo.
pendi: pender.
ĉapo: gorro.
vento: viento.
blovi: soplar.
kapo: cabeza.
branĉo: rama.

§ 40.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. - La pafado daŭris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hieraŭa parolo estis tre bella, sed la tro multa parolado lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, - Li kantas tre belan kanton. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo sidis brulanta kandelo. - En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

surprizi: sorprender.
laca: cansado, cansada.
trompi: engañar.
fulmo: rayo.
ŝviti: sudar.
bani: bañar.
magazeno: almacén.
vendi: vender.
cigaro: cigarro.
tubo: tubo.
fumo: humo.
ing: indica el objeto que se introduce parcialmente en, por ejemplo: kandelo (vela), kandelingo (candelero).
skatolo: caja.
pantalono: pantalón.
surtuto: sobretodo.
brako: brazo.

§ 41.

Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. - Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. - Li estas homo ne kredinda. - Via ago estas tre laŭdinda. - Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. - Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.

ŝtalo: acero.
fleksi: doblar.
vitro: vidrio.
rompi: romper.
laŭdi: alabar.
memori: recordar.
ŝpari: ahorrar.
bagatelo: bagatela.
venĝi: vengar.
eksciti: excitar.
er: uno de muchos objetos de la misma clase, por ejemplo: sablo (arena), sablero (grano de arena).
polvo: polvo.
fajro: fuego.
eksplodi: explotar.
pulvo: pólvora.

§ 42.

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. - Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. - Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga,, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

atingi: alcanzar, lograr.
rezultato: resultado.
ŝiri: desgarrar.
peco: pedazo.
moŝto: "su merced", "su majestad" (título de cortesía).
episkopo: obispo.
grafo: conde.
difini: definir.