***
EJERCICIOS ADICIONALES
Extractos de los ejercicios de la Ekzercaro del libro Fundamento de Esperanto.
EJERCICIO DE LECTURA DE ORACIONES Y VOCABULARIO
Lea las siguientes oraciones, poniendo cuidado en la pronunciación. Luego lea el glosario para aprender el significado de cada palabra. Recuerde imaginar el significado en su mente, repitiendo la palabra en esperanto. Esto es pensar en esperanto.
§ 31.
Lia kolero longe daŭris. - Li estas hodiaŭ en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia filo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li loĝas ekster la urbo. - La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. - Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. - La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.
humoro: humor.
fermi: cerrar.
korpo: cuerpo.
animo: alma.
kontrakti: contratar.
um: sufijo sin significado definido que se usa cuando los otros sufijos son inadecuados para formar una palabra determinada, por ejemplo: plena (lleno, llena), plenumi (completar, realizar, llevar a cabo); cerbo (cerebro), cerbumi (cavilar, "echarle coco" a un tema).
bruli: arder.
ligno: madera.
materialo: material.
bastono: bastón.
tegmento: tejado.
funto: libra.
ist: indica la profesión u ocupación formal de alguien, por ejemplo: boto (bota), botisto (hacedor de botas); maro (mar), maristo (marinero), esperanto (esperanto), esperantisto (esperantista).
koloro: color.
supre: arriba de.
telero: plato.
tero: tierra.
kesto: cesta.
lipo: labio.
haro: pelo.
griza: gris.
vango: mejilla.
§ 32.
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nnomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). - Mi aĉetis dekon da ovoj. - Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.
teatro: teatro.
maniero: manera.
okupi: ocupar.
meĥaniko: mecánica.
ĥemio: química.
diplomatio: diplomacia.
fiziko: física.
scienco: ciencia.
glaso: vaso (para beber agua o jugo, etc). La palabra vazo se refiere a un recipiente más grande, como las jarras para poner flores.
nigra: negro, negra.
drapo: paño.
signifi: significar.
ovo: huevo.
bordo: orilla (de mar o de río).
maro: mar.
amaso: montón.
aŭtuno: otoño.
lando: país.
suferi: sufrir.
najbaro: vecino.
mezuri: medir.