Lección 17








***

EJERCICIOS ADICIONALES

Extractos de los ejercicios de la Ekzercaro del libro Fundamento de Esperanto.

EJERCICIO DE LECTURA DE ORACIONES Y VOCABULARIO

Lea las siguientes oraciones, poniendo cuidado en la pronunciación. Luego lea el glosario para aprender el significado de cada palabra. Recuerde imaginar el significado en su mente, repitiendo la palabra en esperanto. Esto es pensar en esperanto.

§ 35.

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. - Akvo estas fluidaĵo. - Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. - La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. - Mi manĝis bongustan ovaĵon. - Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. - Glaciaĵo estas dolĉa glaciiigita frandaĵo. - La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. - Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre plaĉis al mi. - La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. - Mi vivas kun li en granda amikeco.

kuko: torta.
konfiti: confitar.
fluida: fluido, fluida.
suspekti: sospechar.
acida: ácido, ácida.
vinagro: vinagre.
sulfuro: azufre.
azoto: nitrógeno.
gusto: sabor.
alta: alto, alta.
naturo: naturaleza.
paki: empacar.
ĉemizo: camisa.
kolo: cuello.
cetera: demás, restante.
tolo: tela.
glacio: hielo.
frandi: degustar dulces.
heroo: héroe.
plaĉi: gustar. En esperanto el verbo plaĉi se usa con la preposición al: tio plaĉas al mi ("eso me gusta"), aunque la forma con acusativo también se entiende: tio plaĉas min.
lago: lago.
kovri: cubrir.
naĝi: nadar.
folio: hoja.

§ 36.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. - Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefianĉoj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. - La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. - Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. - Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido - nematura koko, bovido - nematura bovo, birdido - nematura birdo.

ge: los dos sexos reunidos, por ejemplo: gepatroj (los padres: padre y madre); gemastroj (amo y ama).
gratuli: felicitar.
altaro: altar.
kuraci: curar, sanar.
doktoro: doctor.
pra: primitivo, antepasado, por ejemplo: nepo (nieto), pranepo (tataranieto).
id: hijo, descendiente, por ejemplo: bovo (buey), bovido (ternero); Izraelo (el pueblo de Israel), Izraelido (un israelita).
hebreo: hebreo.
ĉevalo: caballo.