***
EJERCICIOS ADICIONALES
Extractos de los ejercicios de la Ekzercaro del libro Fundamento de Esperanto.
EJERCICIO DE LECTURA DE ORACIONES Y VOCABULARIO
Lea las siguientes oraciones, poniendo cuidado en la pronunciación. Luego lea el glosario para aprender el significado de cada palabra. Recuerde imaginar el significado en su mente, repitiendo la palabra en esperanto. Esto es pensar en esperanto.
SEXTA PARTE DEL CUENTO "LA FEINO"
§ 21.
La feino (Daŭrigo).
Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?" -"Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, ĉielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!" Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".
rimarki: observar, notar.
krii: gritar.
nu: ¡pues bien!. Exclamación para llamar la atención o para expresar consentimiento.
jes: si (adverbio afirmativo).
ek: indica una acción que comienza o que es momentánea, por ejemplo: krii (gritar), ekkrii (exclamar); kanti (cantar), ekkanti (comenzar a cantar).
kulpa: culpable.kaŝi: esconder.
reĝo: rey.
ĉasi: cazar.
demandi: preguntar.
sola: solo, sola.
pro: a causa de.
ho: ¡oh!. Exclamación de sorpresa o de un sentimiento muy fuerte.
ve: ¡ay!. Exclamación de lástima, de dolor o de infelicidad.
ORACIONES CON PARTICIPIOS Y GERUNDIO
§ 22.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. - Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. - La falinta homo ne povis sin levi. Nee riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - Aŭgusto estas mia plej amata filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
flui: fluir.
movi: mover.
strato: calle.
fali: caer.
at: terminación del participio pasivo presente de los verbos, por ejemplo: batato (el que es golpeado), amata (que es amado).
peki: pecar.
int: terminación del participio activo pasado de los verbos, por ejemplo: pekinta (que pecó); mensoginto (el que mintió).
intenci: tener intención.levi: elevar.
riproĉi: reprochar.
meriti: merecer.
mensogi: mentir.
pasi: pasar.
neniam: nunca.
ont: terminación del participio activo futuro de los verbos, por ejemplo: savonto (salvador, el que salvará); venonta (que vendrá).
neniu: nadie.atendi: esperar.
savi: salvar.
mondo: mundo.
lingvo: idioma.
grava: importante.
pasero: garrión.
kapti: capturar.
aglo: águila.
ot: terminación del participio pasivo futuro de los verbos, por ejemplo: kaptota (que será capturado).
soldato: soldado.konduki: conducir.
aresti: arrestar.
tra: a través de.
juĝi: juzgar.