***
EJERCICIOS ADICIONALES
Extractos de los ejercicios de la Ekzercaro del libro Fundamento de Esperanto.
EJERCICIO DE LECTURA DE ORACIONES Y VOCABULARIO
Lea las siguientes oraciones, poniendo cuidado en la pronunciación. Luego lea el glosario para aprender el significado de cada palabra. Recuerde imaginar el significado en su mente, repitiendo la palabra en esperanto. Esto es pensar en esperanto.
§ 10.
Papero estas blanka. - Blanka papero kuŝas sur la tablo. - La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. - Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. - La patro donis al mi dolĉan pomon. - Rakontu al mia juna amiko belan historion. - Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Bonan matenon! - Ĝojan feston! (mi deziras al vi). - Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). - Sur la ĉielo staras la bela suno. - En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - Lakto estas pli nutra, ol vino. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. - El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel vi. - El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
papero: papel.
blanka: blanco, blanca.
kajero: cuaderno.
juna: joven.
fraŭlo: soltero.
in: terminación de las palabras femeninas, por ejemplo: patro (padre), patrino (madre); fianĉo (novio), fianĉino (novia); koko (gallo), kokino (gallina).
dolĉa: dulce.
rakonti: narrar, contar.
mia: mío, mía.
amiko: amigo.
bela: bello, bella.
historio: historia.
obstina: obstinado, obstinada.
deziri: desear.
vi: tú, usted, vos.
tago: día.
sinjoro: señor.
mateno: mañana (primera parte del día).
ĝoji: gozar.
festi: festejar.
kia: de qué calidad, cómo.
hodiaŭ: hoy.
en: en.
hela: luminoso, claro.
nokto: noche.
pala: pálido, pálida.
luno: luna.
stelo: estrella.
neĝo: nieve.
pli: más.
lakto: leche.
nutri: nutrir.
ol: que (comparativo).
vino: vino.
havi: tener.
freŝa: fresco, fresca.
erari: errar.
mal: indica lo contrario, por ejemplo: bona (bueno, buena), malbona (malo, mala); estimi (estimar), malestimi (desestimar).
el: de (origen), desde.
ĉiu: cada uno, cada una.
ĉiuj: todos, todas.
plej: el más, la más.
tiel: así, de esa manera.
kiel: como, cómo.
si: sí (reflexivo).
sia: suyo, suya -del sujeto-.
saĝa: sabio, sabia.
PRIMERA PARTE DEL CUENTO "LA FEINO":
§ 11.
La feino.
Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
feino: hada.
unu: uno.
vidvo: viudo.
du: dos.
simila: similar.
karaktero: carácter.
vizaĝo: cara.
povi: poder.
pensi: pensar.
ambaŭ: ambos, ambas.
fiera: orgulloso, orgullosa.
oni: uno, se (impersonal).
vivi: vivir.
plena: lleno, llena.
portreto: retrato.
laŭ: según.
ec: indica cualidad, por ejemplo: bona (bueno, buena), boneco (bondad); viro (hombre), vireco (virilidad); virino (mujer), virineco (feminidad); infano (niño), infaneco (infancia).
honesta: honesto, honesta.
krom: además de, excepto de.
tio: eso.