Lección 11








***

EJERCICIOS ADICIONALES

Extractos de los ejercicios de la Ekzercaro del libro Fundamento de Esperanto.

EJERCICIO DE LECTURA DE ORACIONES Y VOCABULARIO

Lea las siguientes oraciones, poniendo cuidado en la pronunciación. Luego lea el glosario para aprender el significado de cada palabra. Recuerde imaginar el significado en su mente, repitiendo la palabra en esperanto. Esto es pensar en esperanto.

ULTIMA PARTE DEL CUENTO "LA FEINO"

§ 23.

La feino (Fino)

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

kelke: algo de, un poco de.
aventuro: aventura.
konsideri: considerar.
inda: de mérito, que es digno de.
doto: dote.
palaco: palacio.
iĝ: hacerse, volverse, por ejemplo: pala (pálido), pali (palidecer); sidi (estar sentado), sidi (sentarse).
je: preposición con sentido no definido que se usa cuando en una oración determinada no se pueden aplicar las otras preposiciones definidas del esperanto.
propra: propio, propia.
akcepti: aceptar.
baldaŭ: pronto.
angulo: ángulo.

ORACIONES EN DISTINTOS TIEMPOS

§ 24.

Nun li diras al mi la veron. - Hieraŭ li diris al mi la veron. - Li ĉiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).

salono: salón.
os: terminación del tiempo futuro en los verbos, por ejemplo: li diros (él dirá); vi venos (tú vendrás).