Lección 9








***

EJERCICIOS ADICIONALES

Extractos de los ejercicios de la Ekzercaro del libro Fundamento de Esperanto.

EJERCICIO DE LECTURA DE ORACIONES Y VOCABULARIO

Lea las siguientes oraciones, poniendo cuidado en la pronunciación. Luego lea el glosario para aprender el significado de cada palabra. Recuerde imaginar el significado en su mente, repitiendo la palabra en esperanto. Esto es pensar en esperanto.

QUINTA PARTE DEL CUENTO "LA FEINO"

§ 19.

La feino (Daŭrigo).

"Estus tre bele," respondis la filino malĝentile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano."

us: terminación del condicional, por ejemplo: estus tre bele (sería muy hermoso).
murmuri: murmurar.
vazo: vaso.
arĝento: plata.
apenaŭ: apenas.
ar: una colección de objetos del mismo tipo, por ejemplo: arbo (árbol), arbaro (bosque); ŝtupo (escalón), ŝtuparo (escaleras).
princo: príncipe.
certa: cierto, seguro.
speciala: especial.
opinio: opinión.
koleri: rabiar.
servi: servir, prestar servicio.
em: inclinación a, por ejemplo: babili (charlar), babilema (conversador).
serpento: serpiente.
rano: rana.

ORACIONES EN PRESENTE, EN IMPERATIVO Y EN CONDICIONAL

§ 20.

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. - Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. - Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. - Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo. - Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. - Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? - Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus feliĉa. - Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne respondas al mi? - Ĉu vi estas surda aŭ muta? - Iru for! - Infano, ne tuŝu la spegulon! - Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. - Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. - Ŝi volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La infano ne ĉesas petoli.

sidi: estar sentado.
silenti: estar en silencio.
hieraŭ: ayer.
renkonti: encontrarse con.
saluti: saludar.
sabato: sábado.
morgaŭ: mañana (el día siguiente).
dimanĉo: domingo.
vendredo: viernes.
lundo: lunes.
viziti: visitar.
kuzo: primo.
plezuro: placer.
horloĝo: reloj.
timi: temer.
dormi: dormir.
veki: despertar.
scii: saber.
leciono: lección.
instrui: instruir.
puni: castigar.
surda: sordo, sorda.
muta: mudo, muda.
tuŝi: tocar.
spegulo: espejo.
kara: querido, querida.
ordoni: ordenar.
babili: charlar.
kandelo: vela.
gaja: alegre.
danci: bailar.
morti: morir.
petoli: retozar.
uj: algo que contiene, lleno de. Se usa para formar nombres de envases, contenedores, países y árboles, por ejemplo: cigaro (cigarro), cigarujo (cigarrera); turko (un turco), Turkujo (Turquía); pomo (manzana), pomujo (manzano).